CEDA

La Confederación Española de Derechas Autónomas (CEDA) (Hispana Konfederacio de Aŭtonomaj Dekstro-partioj) estis alianco de politikaj partioj katolikaj kaj dekstraj, fondita la 4-a de marto de 1933 en Hispanio. Ĝi estis planata dum la progresisma jarduo de la Dua Hispana Respubliko. Lia ĉefa inspirinto estis Ángel Herrera Oria fondinto kaj direktoro de la ĵurnalo El Debate. Alia el ties fondintoj kiuj poste regis la Konfederacion, estis José María Gil-Robles. La CEDA estis la granda amaspartio de la hispana dekstrularo kadre de la Dua Respubliko. El ties konstituo ĝi prezentiĝis kiel la dekstrula alternativo al maldekstraj registaroj kaj koalicioj.

La ĝermo estis en la katolika partio Acción Nacional, poste nomita Acción Popular. Poste tiu aligis diversajn regionajn partiojn. La konfederacio prezentiĝis kiel katolika defendo kontraŭ supozataj agresoj fare el la registaroj aŭ asocioj de la Dua Respubliko, sed akceptante ties reĝimon, kio estis tialo ke la katolikaj monarkistoj aliĝu al partio Renovación Española. Knamkam la partio mem montriĝis katolika, ties estro Gil Robles kaj ties junulfako estis ege inspiritaj kaj interesataj pro la naziismo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search